La ĉiusemajnaj resumoj de teĥnikaj novaĵoj helpas vin superrigradi lastatempajn programajn ŝanĝojn, kiuj probable havos efikoj al vi kaj viaj samulaj vikimedianoj. Abonu, kontribuu kaj provizu retrosciigon.
antaŭen | 2018, semajno 30 (lundo 23-a de julio 2018) | posten |
Plej lastaj teĥnikaj novaĵoj de la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu diri al aliaj uzantoj pri tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj influos vin. Tradukoj estas haveblaj.
Lastaj ŝanĝoj
- Kiam vi ensalutas al via konto vi povas elekti resti ensalutita. Tiu opciilo nun efikas plibone ol antaŭ ĉe portebla versio por uzantoj sen Ĝavoskripto. [1]
- Vikioj kiuj uzas Citoido, aŭtomate povas produkti citaĵojn por svedaj sciigaj retejoj. Tio nur efikas per la vida redaktilo. Tio nun efikas por radio de sveda publika servo. Pli da eblecoj okazos. Aliuloj povus uzi tion por aldoni sciigajn retejojn en aliaj lingvoj en la estonteco. [2]
- Kontribuuloj povas fari maksimume po 90 redaktojn por minuto. Tio estas nova ekde lasta monato. [3]
Ŝanĝoj poste ĉi tiu semajno
- La nova versio de Mediavikio estos ĉe testaj vikioj kaj mediawiki.org ekde 24 julio. Ĝi estos ĉe ne-Vikipediaj vikioj kaj kelkaj Vikipediaj ekde 25 julio. Ĝi estos ĉe ĉiuj vikioj ekde 26 julio (kalendaro).
Kunvenoj
- Vi povas aliĝi la teknikan konsilan renkontiĝon ĉe IRC. Dum la renkontiĝo, volontulaj ellaborantoj povas peti konsilon. La renkontiĝo estos la 25 julio je 15a horo (UTK). Vidu kiel aliĝi.
$Technews preparita fare de verkistoj de Teĥnikaj novaĵoj kaj poŝtita per bot • Kontribuu • Traduku • Akiru helpon • Provizu retrosciigon • Abonu aŭ malabonu.