La ĉiusemajnaj resumoj de Teknikaj Novaĵoj helpas vin monitori ĵusaj ŝanĝojn pri programaroj, kiuj eble efikos sur vin kaj viajn kolegajn Vikimedianojn. Abonu, kontribuu, kaj prikomentu.
antaŭen | 2020, semajno 14 (lundo 30-a de marto 2020) | posten |
Plej novaj teknikaj novaĵoj el la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu sciigi aliajn uzantojn pri ĉi tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj efikos sur vin. Tradukoj estas haveblaj.
Lastaj ŝanĝoj
- La beta-versio de la aplikaĵo Vikipedio por Android povas nun helpi uzantojn aldoni etikedojn en Komunejo. Ĉi tiuj etikedoj nomiĝas “montras”-oj. [1]
Ŝanĝoj okazontaj poste ĉi-semajne
- La nova versio de MediaVikio estos en testaj vikioj kaj MediaWiki.org ekde 31 marto. Ĝi estos en ne-Vikipediaj vikioj kaj kelkaj Vikipedioj ekde 1 aprilo. Ĝi estos en ĉiuj vikioj ekde 2 aprilo (kalendaro).
Okazontaj ŝanĝoj
- La videoludilo estas plisimpligota kaj plimodernigota. La aktuala beta-trajto fariĝos la videoludilo por ĉiuj. La malnova videoludilo estas forigota. [2]
- Ekzistas projekto por plifaciligi ŝablonojn. Dum la venontaj semajnoj, la evolugantoj prezentos ideojn ĉe la projekta paĝo. Vi povas atenti tiun pagon, se prikomentado interesas vin. [3]
Teknikaj novaĵoj preparitaj de verkantoj de Teknikaj Novaĵoj kaj afiŝitaj de roboto • Kontribui • Traduki • Esti helpata • Prikomenti • Aboni aŭ malaboni.