La ĉiusemajnaj resumoj de Teknikaj Novaĵoj helpas vin monitori ĵusaj ŝanĝojn pri programaroj, kiuj eble efikos sur vin kaj viajn kolegajn Vikimedianojn. Abonu, kontribuu, kaj prikomentu.
antaŭen | 2020, semajno 16 (lundo 13-a de aprilo 2020) | posten |
Plej novaj teknikaj novaĵoj el la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu sciigi aliajn uzantojn pri ĉi tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj efikos sur vin. Tradukoj estas haveblaj.
Lastaj ŝanĝoj
- Vi nun povas uzi la serĉvorton
articletopic
en ĉiuj Vikipedioj. Ĝi serĉas artikolojn laŭteme. [1] - Vi povas vidi vikiajn ilojn en la nova Galerio de Iloj. [2]
- Oni povas vidi redaktojn el Vikimediaj Nubaj Servoj en nova stirpanelo.
- Kiam oni uzas filtrilojn en historia paĝo, oni kelkfoje ne vidas ajnan redakton. Nun teksto klarigas tion. [3]
- Ekzista nova Vikimedia Teknika Blogo. [4]
Problemoj
- Lastasemajne, ekzistis problemon pri la Vikidatuna datumbanko. Kelkaj vikioj ne funkciis dum 20 minutoj. Vikidatumoj kaj aliaj projektoj montris erarmesaĝojn. Intervikiaj ligiloj ne estis montrataj; kelkaj iloj ne funkciis; kaj aliaj problemoj okazis. Iuj el tiuj estis riparitaj rapide. La evoluigantoj estas riparantaj la restantajn problemojn. [5][6][7]
Ŝanĝoj okazontaj poste ĉi-semajne
- La nova versio de MediaVikio estos en testaj vikioj kaj MediaWiki.org ekde 14 aprilo. Ĝi estos en ne-Vikipediaj vikioj kaj kelkaj Vikipedioj ekde 15 aprilo. Ĝi estos en ĉiuj vikioj ekde 16 aprilo (kalendaro).
Okazontaj ŝanĝoj
- Kelkaj grafoj ne funkciis en poŝaparatoj. Tio estas baldaŭ riparota. [8]
- La artikola langeto en diskutpaĝoj aŭ alidirektiloj estas ligita al la celo de la alidirekto. Ĝi povus anstae esti ligita al la alidirektiga paĝo mem. Vi rajtas prikomenti pri tio.
- Pri paĝoj uzantaj sintaksoreliefigon, la uzo de la evitinda etikedo
<source>
aŭ de la evitinda parametroenclose
enmetos spuradan kategorion.
Teknikaj novaĵoj preparitaj de verkantoj de Teknikaj Novaĵoj kaj afiŝitaj de roboto • Kontribui • Traduki • Esti helpata • Prikomenti • Aboni aŭ malaboni.