La ĉiusemajnaj resumoj de Teknikaj Novaĵoj helpas vin monitori ĵusaj ŝanĝojn pri programaroj, kiuj eble efikos sur vin kaj viajn kolegajn Vikimedianojn. Abonu, kontribuu, kaj prikomentu.
antaŭen | 2020, semajno 20 (lundo 11-a de majo 2020) | posten |
Plej novaj teknikaj novaĵoj el la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu sciigi aliajn uzantojn pri ĉi tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj efikos sur vin. Tradukoj estas haveblaj.
Lastaj ŝanĝoj
- Ĉiu nun rajtas enporti fotojn el Flickr al Komunejo per la Alŝutilo. Antaŭ tio, nur aŭtomat-patrolantoj en Komunejo rajtis enporti fotojn el Flickr. [1]
Problemoj
- Komunejo estos en nurlega reĝimo dum kelkaj minutoj en la 12a de Majo. Tio okazos ĉirkaŭ 05:00 UTC. Tio estas pro mastrumado de la datenbankoj. [2]
- Pluraj vikioj, inkluzive de Vikidatumoj, estos en nurlega reĝimo dum kelkaj minutoj en la 19a de Majo 05:00 UTC. La anglalingva Vikipedio estos en nurlega reĝimo dum kelkaj minutoj en la 21a de Majo 05:00 UTC. Tio estas pro mastrumado de la datenbankoj. [3][4]
Ŝanĝoj okazontaj poste ĉi-semajne
- La nova versio de MediaVikio estos en testaj vikioj kaj MediaWiki.org ekde 12 majo. Ĝi estos en ne-Vikipediaj vikioj kaj kelkaj Vikipedioj ekde 13 majo. Ĝi estos en ĉiuj vikioj ekde 14 majo (kalendaro).
Okazontaj ŝanĝoj
- JavaScript-programetoj kaj akcesoraĵoj ne plu povas kontroli ĉu pluraj ŝlosiloj ekzistas samtemep per
mw.config.exists()
aŭmw.user.tokens.exists()
. Vi povas uzi la metodojnexists()
kajget()
por kontroli ŝlosilojn po unu por metodvoko. [5]
Teknikaj novaĵoj preparitaj de verkantoj de Teknikaj Novaĵoj kaj afiŝitaj de roboto • Kontribui • Traduki • Esti helpata • Prikomenti • Aboni aŭ malaboni.