Outdated translations are marked like this.
La ĉiusemajnaj resumoj de Teknikaj Novaĵoj helpas vin monitori ĵusaj ŝanĝojn pri programaroj, kiuj eble efikos sur vin kaj viajn kolegajn Vikimedianojn. Abonu, kontribuu, kaj prikomentu.
antaŭen | 2020, semajno 21 (lundo 18-a de majo 2020) | posten |
Plej novaj teknikaj novaĵoj el la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu sciigi aliajn uzantojn pri ĉi tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj efikos sur vin. Tradukoj estas haveblaj.
Lastaj ŝanĝoj
- Se vi forgesas vian pasvorton, vi povas peti por nova pasvorto sendotan al via retpoŝta adreso. Vi devas scii vian retpoŝtan adreson aŭ vian uzantnomon. Vi povas permesi, ke vi devos provizi kaj la retpoŝtan adreson kaj la uzantnomon. Tio estas ŝanĝebla prefero. Tio celas ricevon de malpli da pasvorto-restarigaj retmesaĝoj petataj de aliuloj. Tio estas nun havebla en ĉiuj Vikimediaj vikioj. [1][2]
Problemoj
- Ekzistas cimo, kiu ĝenas uzantojn de iPhone kun iOS 13 kaj Safari. Se vi uzas iPhone por legi aŭ redakti Vikipedion kaj spertas cimojn en la poŝaparata retejo, vi povas raporti ilin. [3]
- Pluraj vikioj, inkluzive de Vikidatumoj, estos en nurlega reĝimo dum kelkaj minutoj en la 19a de Majo 05:00 UTC. La anglalingva Vikipedio estos en nurlega reĝimo dum kelkaj minutoj en la 21a de Majo 05:00 UTC. Tio estas pro mastrumado de la datenbankoj. [4][5]
Ŝanĝoj okazontaj poste ĉi-semajne
- La Vikipedia aplikaĵo por Android ebligas uzantojn aldoni montras-asertojn en Komunejo. La beta-versio uzis komputile helpatan etikedfiksadon. Tio estis forigita por pli specifaj montras-assertoj. [6]
- Ne ekzistas nova versio de MediaVikio ĉi-semajne.
Okazontaj ŝanĝoj
- Grafoj estos bildigataj en la TTT-legilo. Tio uzos Javascript. Grafoj, espereble, funkcios pli bone por ĉiuj, tiuj uzas JavaScript. Tio ne funkcios por tiuj, kiuj ne uzas JavaScript. [7]
- Iom da CSS por la etosoj simpliĝis. Tio rilatas al
div#p-personal
,div#p-navigation
,div#p-interaction
,div#p-tb
,div#p-lang
,div#p-namespaces
,div#p-variants
, kajdiv#footer
. Ili ne plu havos la elementondiv
. Vi devos ĝisdatigi viajn akcesoraĵojn, programetojn, aŭ uzantostilojn. Tio estas pro la uzo de HTML5. [8] - Iom da CSS por la etoso Vector ŝanĝiĝis. Tio rilatas al
#p-variants
,#p-namespaces
,#p-personal
,#p-views
and#p-cactions
. Tiuj ne plu povas uzi> ul
. Vi eble devas ĝisdatigi viajn akcesoraĵo, programetojn, aŭ uzantostilojn. Vidu la kielon.
Teknikaj novaĵoj preparitaj de verkantoj de Teknikaj Novaĵoj kaj afiŝitaj de roboto • Kontribui • Traduki • Esti helpata • Prikomenti • Aboni aŭ malaboni.