Teknologio/Servila ŝaltilo 2017
Legu ĉi tiun sciigon en alia lingvo • Please help translate to your language
La Fondaĵo Vikimedio testos sian sekundaran datumcentron en Dallas. Tio certigos, ke Vikipedio kaj la aliaj Vikimediaj vikioj povas resti funkciaj eĉ post katastrofo. Por certiĝi, ke ĉio funkcias, la Teĥnologia departemento de Vikimedio bezonas okazigi planitan teston. Tiu testo montros, ĉu ili povas bonorde ŝalti de unu datumcentro al la alia. Tio postulas, ke multaj teamoj prepariĝu por la testo kaj estu pretaj ripari iajn ajn neatenditajn problemojn.
Ili ŝaltigos ĉiujn datumtrafikojn al la sekundara datumcentro je merkredo, 19 aprilo 2017. Je merkredo, 3 majo 2017, ili reŝaltigos al la primara datumcentro.
Bedaŭrinde, pro certai limoj en MediaWiki, ĉia redaktado devos halti dum tiuj du ŝanĝoj. Ni pardonpetas pro ĉi tiu ĝeno, kaj ni laborados por malplejoftigi ĝin estontece.
Dum mallonga tempo vi povos legi, sed ne redakti, ĉiujn vikiojn.
- Redaktado ne eblos dum proksimume 20–30 minutoj je merkrede, 19 aprilo kaj merkredo, 3 majo. La testo komenciĝos je 14:00 UTC (15:00 BST, 16:00 CEST, 10:00 EDT, 07:00 PDT, 23:00 JST kaj en Nov-Zelando ĉe 02:00 NZST ĵaŭde 20 aprilo kaj ĵaŭde 4 majo).
- Se vi provos redakti aŭ konservi paĝon dum tiuj tempoj, vi vidos erarmesaĝon. Ni esperas, ke neniuj redaktoj perdiĝos dum tiuj minutoj, sed ni ne povas tion garantii. Se vi vidos la erarmesaĝon, bonvolu atendi ĝis kiam ĉio estos denove en ordo. Tiam vi espereble povos konservi vian redakton. Tamen ni rekomendas, ke vi unue konservu kopion de viaj ŝanĝoj nur por la ebleco.
Ceteraj efikoj:
- Fonaj taskoj progresos malpli rapide, kaj iuj eble estos rifuzitaj. Ruĝaj ligiloj eble ne estos ĝisdatigataj kun kutima rapideco. Se vi kreos artikolon al kiu jam estas ligilo, tiu ligilo restos ruĝa pli longe ol kutime. Necesos haltigi iujn longdaŭrajn skriptojn.
- La kodo ne povos esti ŝanĝata dum la semajnoj de 17a–23a de aprilo kaj 1a–7a de majo. Ne-necesaj koddeplojoj ne okazos.
Ĉi tiu projekto povos esti prokrastita laŭnecese. Vi povas legi la tempoplanon ĉe wikitech.wikimedia.org. Ajnaj ŝanĝoj estos anoncitaj en la tempoplano. Estos pluaj sciigoj pri ĉi tio. Bonvolu havigi ĉi tiun informon al via komunumo. /User:Whatamidoing (WMF) (talk)