Wikimedia Foundation elections/Board elections/2008/Candidates/eo
The results were announced on 26 June 2008.

Estrar-baloto de 2008 |
---|
Organizo |
Tiu ĉi paĝo enhavas la sinprezentojn de elekteblaj kandidatoj. Bv legi la regulojn por voĉdonantoj antaŭ ol voĉdoni. Vi povas ankaŭ pridemandi kandidatojn kaj vidi demandojn responditajn.
Kandidataj sinprezentoj
editPersona priskribo |
|
---|---|
Deklaro | Ekde Januaro 2007 mi laboras kiel ekstera membro de Kontrola Komitato (Audtio Committee) por reprezenti la fondaĵon kaj helpi al ĝi pri ĝenerala superrigardo en organizaj bankaj kaj financaj raportoj, kontrolo de financaj agoj, interna kontrolo kaj ĝenerala financa kontrolo. La organizaĵo Fondaĵo Vikimedia plu kreskas kaj devas varbi pri kromaj monespezoj, nekomercaj mon-donacoj (grants) kaj multaj multaj kontribuoj de malgrandaj mon-donantoj por kovri ĉiam pli kreskantajn kostojn de siaj retpaĝaroj. Pro tio la fondaĵo Vikimedia devas akiri aŭtoritaton kaj kredeblecon per, ekzemple, regula prezento de siaj financaj agoj kun opinio de kontrolanto, ne nepre profesia, por montri, ke la mono de mondonantoj estas elspezata por bona celo. Mi diplomiĝis pri Ekonomio kaj Administrado de Negoco ĉe la Universitato Maastricht (mastera grado) kaj mi estas profesia kontrolanto kun CIA-certigilo (pruvita interna kontrolanto, Certified Internal Auditor). Mia havas pli ol 10 jarojn da profesia sperto en kontrolado. Mi zorgas pri la longdaŭra ekzisto de la fondaĵo kaj ties projektoj kaj estus feliĉa kontribui per miaj profesia sperto kaj sperto kiel membro de Kontrola Komitato laŭ la perspektivo de komunumo al la tuta fondaĵo. |
Persona priskribo |
|
---|---|
Deklaro | Mi naskiĝis kaj duonon de mia vivo travivis en Sankt-Peterburgo (Rusio). Mi laboris tri jarojn kiel "postdoko" en la Universitato de Ilinojso (the University of Illinois) kaj nun jam preskaŭ dekdu jarojn en Melburno (Aŭstralio) mi estas esplora sciencisto en industria kompanio. Mi estas en Vikipedio ekde junio 2005, administranto de la angla Vikipedio ekde februaro 2006 kaj ankaŭ aŭtoro de roboto AlexNewArtBot.
Min zorgigas, ke disvolviĝo de Vikipedio malrapdiĝis, eĉ ĝis stagnado. Por kontraŭstari tion ni bezonas solvi kelkajn problemojn en la nivelo de la fondaĵo Wikimedia:
|
Dan Rosenthal (Swatjester)
editPersona priskribo |
|
---|---|
Deklaro | Mia kandidatiĝo estas epitomo de tri principoj.
Akademiaj gradoj: BA (magna cum laude) de Emory University, MA kaj C.Phil. de Temple Univ. Mi ŝatas vojaĝi, pian- kaj gitarludi, Detroit pro sports kaj sportan pokeron. |
Jussi-Ville Heiskanen (Cimon Avaro)
editPersona priskribo |
|
---|---|
Deklaro | Dum tuta mia vivo estante Nov-Jorkano, mi estas aktiva administranto en la en-vikio, membro de grupo por doni rajtojn al robotoj, kaj mi helpis al MedCom, laŭ ilia peto, pri formalaĵoj de intertraktado.
Antaŭ nelonge mi ricevis la gradon de MBA pri kontado, mi laboris parttempe en senprofitaj organizoj en la postenoj ĝis estraro dum preskaŭ 3 jaroj, kaj mi preparas min por CPA ekzameno. Krome, mi posedas la gradon de BBA en ĝenerala leĝaro, kontado & administrado. Mi vidas kelkajn terenojn, kie mi pensas mi povus kontribui al la estraro de la Fondaĵo Vikimedio. Dim la sekcio 230 povas esti obstaklo por la plia engaĝiĝo de WMF en diversaj komunumoj en la rolo de kontrolanto, mi forte kredas, ke oni devas pli engaĝiĝi en komunuma laboro en la ĉefa rolo de la fondaĵo. Konceptoj, kiel Q & A kun la membroj de estraro en diversaj formoj, kiel ekzemple per Skajpo, IRC, dissendo-listoj kaj aliaj eblaj formoj, devas esti akvite uzataj. Iniciatoj pri demandoj en komunumoj por novaj projektoj kaj ideoj pri tio, kiel oni povas disvastigi liberan kultoron, estas fareblaj kaj do devas esti plenumitaj. Meta, kiu estas la centrejo, kie ĉiuj pli ol 700+ WMF vikioj interkruĉiĝas, devas havi 10oble pli da paĝoj ol nun, ĉar aktivaj uzantoj en ĉiuj projektoj devas esti enkuraĝigitaj esprimi siajn vidpunktojn pri la direkto, kiun WMF devas sekvi en ties misio kuraĝigi la krekson kaj kreo de libera enhavo. La maniero, per kiu mi intencas realigi la sanĝon, estas la kuraĝigi pli grandan interprojektan kunlaboron pere de la ideoj kiel transprojekta serĉo aŭ referencoj, similaj al NYT. Tio pozitive kontribuus al la publika imago kaj la aktiveco de tiuj projektoj. |
Ray Saintonge (Eclecticology)
editPersona priskribo |
|
---|---|
Deklaro | Mi estas duone emeritinta konsultanto pri impostoj kun sperto pri translimaj impostaj probelmoj. Mi longe estis ĉefo en la distrikta asocio de gepatroj en tre dense loĝata lerneja distrikto kun ĉ. 23 000 studentoj. Mi devis forlasi tiun postenon, ĉar mia filo diplomiĝis. Mia emo kolekti librojn estas maniaka, kaj mi estas laŭ mia propra konfeso kaosemulo.
Mi estis envolvita en la kreiĝon de Vikivortaro kaj Vikifontoj, vizitis ĉiujn tri Vikimaniojn, kaj mi estas kontakt-persono rilate administradon de dissendo-listoj, rimark-inde ankaŭ de la dissendolisto de la fondaĵo. Mi kredas, ke la suvereneco de ĉiu individua projekto devas esti respektata en ĉiuj krom la plej seriozaj cirkonstancoj. Se iu projekto faras malbonan decidon, ĝi devas akcepti respondecon por siaj propraj problemoj, kaj ne esperi pri la Dia Manon de la estraro kiel solvo. Mi subtenas la principon de diafana Vikikonsilejo kiu rajtus difini larĝajn redaktajn regularojn, sen devigo de individuaj projektoj. Mi kredas, ke ĉiu devas havi la eblecon redakti la projektojn, kiuj interesas lin aŭ ŝin sen esti senkuraĝigita per teknikaj problemoj kaj konsiderante la faktorojn, kiuj ebligas nian kreskon. Mi kredas, ke la komunumaj procezoj devas baziĝi sur reciproka respekto, kaj ne sur disciplono kaj puno. Mi kredas, ke la sekcioj devas konduki al la pli decentraliĝinta strukturo, kiel estas pli da engaĝiĝo por loka mon-serĉaj kompanjoj kaj mondonoj. |
Persona priskribo |
|
---|---|
Deklaro | Projektoj de Vikimedio fariĝis la modelo de kunlaboro tra la tuta mondo. Dum sia kresko kaj batalo kun pliaj problemoj cele porti la liberan scion al la mondo, ĝi devas per si mem esti la modelo de aperta, skaligebla organizo. Eĉ la plej grandaj defioj pri disvastigo, komunikiĝo kaj teknologio povas esti solvitaj, se oni helpos al la taŭgaj membroj de komunumo per bezonataj solvoj.
|
Steve Smith (Sarcasticidealist)
editPersona priskribo |
|
---|---|
Deklaro | Mi estas
Mi pretas pruvi ĉiun el la supraj asertoj laŭ peto. Se mi estos elektita, mi
|
Instrukcioj
editFiniĝis la sinkandidatiĝa tempo.