Baloto de Eŭropa Parlamento en 2018
In other languages
Scio bezonas modernajn aŭtorajn rajtojn taŭgajn por malfermita Interreto
Proponita nova regularo pri aŭtoraj rajtoj en Eŭropa Unio endanĝerigas nian bazan rajton por libere kundividi informojn
Je la 5-a de Julio 2018 Eŭropa Parlamento balotos ĉu ĝi daŭrigos direktivon pri aŭtoraj rajtoj oponatan kaj de civita socio kaj eĉ de kelkaj komitatoj de la parlamento.
Ekde 2013, aŭtoroj kaj civitanoj petis Eŭropan Union ripari aŭtorajn rajtojn kaj igi ĝin taŭgan por la cifereca epoko. Vikimediaj asocioj en EU kreis fareblajn proponojn, kiel disvastigon de libereco de panoramo en la tutan EU kaj protekton de publikhavaĵaj verkoj, kio helpus aŭtorojn produkti siajn verkojn.
La Komitato pri Leĝaj Aferoj (JURI) je la 20-a de Junio anstataŭe decidis daŭrigi rimedojn, kiuj plie fragmentos Interreton kaj limigos milionojn de civitanoj per aŭtomata filtrado kaj antaŭa autorizo fare de kelkaj grandaj kompanioj.
Ni kredas, ke la civitanoj meritas pli vastan diskuton pri tiu ĉi aŭtorrajta propono.
Ni instigas ĉiujn parlamentanojn baloti kontraŭ la nuna teksto por ke la parlamento povu rekonsideri kelkajn ŝanĝproponojn kaj sekurigi la demokratecon de la procedo.
#SaveYourInternet
(Photo EP Strasbourg de Alfredovic, 2010, Krea Komunaĵo BY-SA.)